Advokato de la Diablo

Advokato de la Diablo (latine: Advocatus Diaboli) estis oficialulo kies tasko estis ŝajne reprezenti Satanon en diskutoj pri sanktigo kaj disdono de la titolo "benita" aŭ "sanktulo" al kandidato kaj kontraŭstari de ĝi, argumentante kontraŭ la "Advokato de Dio" (Advocatus Dei) kiu apogis la dediĉon.

Tiaj diskutoj estis parto de la kanonigprocezo (eniro en la Panteonon de Sanktuloj) de la Romkatolika Eklezio. La unua formala mencio de tia funkciulo estas trovita en la kanonigo de Sankta Lorenzo Giustiniani sub Leono la 10-a (1513-1521). La posteno estis oficialigita de papo Siksto la 5-a en 1587 kaj estis aboliciita de papo Johano Paŭlo la 2-a en 1983.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search